Sudaltaja lingvo

Sudaltaja lingvo
lingvo • moderna lingvo
Kyrgyz–Kipchak
Parolantoj 55 720
Skribo Altai alphabet, cirila alfabeto
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 alt
  Glottolog sout2694
Angla nomo Southern Altai
Franca nomo altaï méridional
vdr

Sudaltaja lingvo estas unu el du lingvoj, kiuj formas Montar-Altajan lingvaron. Ĝin uzas plimulto de altajanoj kaj ĝuste ĝi estas, kune kun la rusa, oficiala lingvo de Respubliko Altaj de Rusio. Ĝis 1948 oni uzis por ĝi terminon ojrota lingvo.

Tradicie oni rigardis nordaltajan lingvon kune kun la sudaltaja kiel unu altajan lingvon, sed laŭ modernaj klasad-skemoj de tjurkaj lingvoj ili estas apartaj. Krome, kelkaj apartaj dialektoj de nordaltaja kaj sudaltaja lingvoj (inter kiuj la teleuta kaj la tubalara), kvankam lingvistike estas nur dialektoj, estas oficiale rigardataj kiel apartaj minoritataj lingvoj de Rusia ŝtato.

Laŭ censo de 2002 entute en Rusio 65534 personoj asertis ke ili regas altajan lingvon[1]. Laŭ esploro, nur ĉirkaŭ 10 mil el ili parolas nordaltajajn dialektojn, kaj ĉe ĉiuj aliaj temas pri la sudaltaja. El la parolantoj de altajaj lingvoj nur ne pli ol 2% povas flue paroli[2]

  1. Всероссийская перепись населения 2002 года. Том 13. «Коренные малочисленные народы Российской Федерации» Arkivigite je 2012-02-20 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  2. Энциклопедия «Кругосвет» ruse

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search